Gregory Martin Moore estas intelekta historiisto de moderna Eŭropo kun fokuso sur la germana pensado ekde la Klerismo. Li verkis multe pri Nietzsche kaj pri la influo de la darvinismo sur la filozofion; tradukis en la anglan sed ankoraŭ ne en Esperanton verkojn de Herder kaj Fichte; kaj interesiĝas pri kulturaj rilatoj inter la anglalingva kaj germanlingva mondoj.
Li nuntempe pretigas libron por Princeton University Press pri la historio de la superhomo en la frua dudeka jarcento.
Ĉe la Georgia Ŝtata Universitato, kie li laboras ekde 2012, li funkcias kiel direktoro de postdiplomaj studoj en la Departemento pri Historio kaj estas ankaŭ membro de la Departemento pri Filozofion. Antaŭ tio, li instruis la germanan lingvon kaj literaturon ĉe la Universitato Aberystwyth kaj ĉe la Universitato St Andrews.
Lia favorato neolitika monumento de henĝo estas la ŝtoncirklo de Avebury.